您现在的位置: 外语爱好者网站 >> 小语种 >> 其他语种 >> 正文

世界语阅读:钦差大臣3

作者:(俄)果…    文章来源:世界语学习网    更新时间:2015/4/21

世界语阅读:钦差大臣3
3.2.1

Sceno II.

LA SAMAJ kaj DOBĈINSKIJ.

Anna Andrejevna.----Nu, diru, mi vin petas: nu, ĉu vi ne hontas? Vin solan mi fidis, kiel honestan homon: ĉiuj subite elkuris, kaj vi ankaŭ kuris post ili! kaj jen mi de neniu ĝis nun povas ricevi ian klarigon! ĉu vi ne hontas? Mi baptis ĉe vi vian Johaĉjon kaj Elinjon, kaj vi ---- jen kiel vi agas kun mi.

Dobĉinskij.----Per Dio, mia baptanino, mi tiel kuris, por esprimi al vi mian respekton, ke mi ne povas retrovi la spiron. Mian respekton al vi, Marja Antonovna!

Marja Antonovna.---- Bonan tagon, Pjotr Ivanoviĉ!

Anna Andrejevna.----Nu, kio? Nu, rakontu: kio kaj kiel tie estas?

Dobĉinskij.---- Anton Antonoviĉ alsendis al vi skribeton.

Anna Andrejevna.---- Nu, sed kiu li estas? generalo?

Dobĉinskij.----Ne, ne generalo, sed ne malpli valoras ol generalo; tia klereco kaj gravaj manieroj.

Anna Andrejevna.----Ha, sekve li estas tiu sama, pri kiu oni skribis al mia edzo?

Dobĉinskij.----Tute tiu sama. Mi la unua ĝin malkovris kune kun Pjotr Ivanoviĉ.

Anna Andrejevna.---- Nu rakontu: kio kaj kiel?

Dobĉinskij.---- Jes, dank’al Dio, ĉio estas en bona ordo.
Komence li akceptis Antonon Antonoviĉon iom severe, jes; li koleris, li diris, ke en la hotelo ĉio estas malbona, ke li al li ne veturos, ke li ne volas sidi por li en malliberejo; sed poste, kiam li eksciis la senkulpecon de Anton Antonoviĉ kaj kiam li iom pli delale parolis kun li, li tuj ŝanĝis siajn pensojn, kaj, dank' al Dio, ĉio ekiris bone. Ili nun veturas trarigardi la filantropiajn instituciojn . . . Kaj antaŭe, mi konfesas, Anton Antonoviĉ jam pensis, ĉu ne estis ia sekreta denunco; mi ankaŭ iom falis en timon.

Anna Andrejevna.----Sed vi kial bezonas timi? Vi ja ne servas.

Dobĉinskij.----Sed ial tiel, vi scias, kiam grandsinjoro parolas, oni sentas timon.

Anna Andrejevna.----Nu kio do . . . Ĝi tamen ĉio estas sensencaĵo.  Rakontu: kia li estas? Ĉu li estas maljuna aŭ juna?

Dobĉinskij.---- Juna, juna homo, de ĉirkaŭ dudek-tri jaroj; kaj li parolas tute kiel maljunulo. “Bone, ----li diras, ---- mi veturos tien, mi veturos ankaŭ tien . . .?(Svingas per la manoj.) Tiel bela ĝi ĉio estas. “Mi, ----li diras, ----amas iom skribi, ankaŭ iom legi; sed malhelpas, ke en la ĉambro, ---- li diras, ----estas iom mallume."

3.2.2

Anna Andrejevna. ---- Kaj lia eksteraĵo kia estas? Ĉu li estas blondulo aŭ brunulo?

Dobĉinskij. ---- Ne,pli kaŝtanhara,kaj la okuloj estas tiel vivaj kiel bestetoj,tiel ke ili eĉ tute vin konfuzas.

Anna Andrejevna. ----Kion li tie skribas al mi per la papereto? (Legas.) "Mi rapidas vin sciigi,mia koro,ke mia stato estis tre malĝoja; tamen fidante la kompatemecon de Dio, ... por du salitaj kukumoj aparte kaj duonporcio da kaviaro unu rublo dudek-kvin kopekoj..." (Haltas.) Mi nenion komprenas: kian rilaton havas tie ĉi la salitaj kukumoj kaj kaviaro?

Dobĉinskij. ---- Ha,vidu,Anton Antonoviĉ skribis sur uzita papero,por ne perdi tempon: tie estas skribita ia kalkulo.

Anna Andrejevna. ---- Ha,jes,efektive. (Legas plu.) "Tamen fidante la kompatemecon de Dio,ŝajnas, ke ĉio havos bonan finon. Pretigu rapide ĉambron por la grava gasto, tiun, kiu estas tapetita per flavaj paperetoj; aldoni al la tagmanĝo vi ne bezonas, ĉar ni manĝetos en la kadukulejo, ĉe Artemij Filippoviĉ, ---- nur da vino metu pli multe; diru al la komercisto Abdulin, ke li alsendu vinon la plej bonan, alie mi renversos lian tutan kelon. Kisante, koro mia, vian maneton, mi restas via Anton Skvoznik-Dmuĥanovskij . . .”Ha, mia Dio! Oni tamen devas tion ĉi fari pli rapide! He, kiu tie estas? Miŝka!
Dobĉinskij, kuras kaj krias tra la pordo.---- Miŝka! Miŝka! Miŝka! (Miŝka eniras.)

Anna Andrejevna.---- Aŭdu: kuru al la komercisto Abdulin . . . atendu, mi donos al vi skribeton. (Sidiĝas al la tablo, skribas noton kaj dume parolas.) Tiun ĉi skribon vi fordonu al la veturigisto Sidor, ke li kuru kun ĝi al la komercisto Abdulin kaj li alportu de tie vinon. Kaj vi mem iru, tuj ordigu bone tiun ĉambron por la gasto. Tien metu liton, lavujon kaj tiel plu.

Dobĉinskij.---- Nu. Anna Andrejevna, mi kuros nun pli rapide rigardi, kiel ili tie faras trarigardon.

Anna Andrejevna.---- Iru, iru! mi vin ne tenas.


3.3.1

Sceno III.

ANNA ANDREJEVNA kaj MARJA ANTONOVNA.

Anna Andrejevna.----Nu, Manjo, ni devas nun okupi nin per la tualeto. Li estas ĉefurba subjekto. Dio gardu, ke li ion ne moku. Por vi estas plej konvene surmeti vian bluan veston kun la malgrandaj falbaloj.

Marja Antonovna.----Fi, panjo, la blua! Ĝi tute al mi ne plaĉas; kaj fraŭlino Ljapkin-Tjapkin portas bluan, kaj la filino de Zemlanika ankaŭ portas bluan. Ne, pli bone mi metos la florkoloran.

Anna Andrejevna.----La florkoloran! . . . Estas certe, ke vi diras nur por fari spite. Ĝi estos por vi multe pli bona, ĉar mi volas surmeti la pajlokoloran; mi tre amus la pajlokoloran.

Marja Antonovna.----Ha, panjo, por vi pajlokolora ne estas alkonvena!

Anna Andrejevna.----Por mi pajlokolora ne estas alkonvena?

Marja Antonovna.----Ne estas; mi vetas, kion vi volas, ke ne estas: por tio estas necese, ke la okuloj estu tute mallumaj.

Anna Andrejevna.----Jen bone! kaj ĉu miaj okuloj ne estas mallumaj? plej mallumaj ili estas. Kian sensencaĵon ŝi parolas! Kiel do ili estas ne mallumaj, se mi sortodivenas por mi ĉiam per trefa damo?

Marja Antonovna.----Ha, panjo, vi estas pli ĝuste kera damo.

Anna Andrejevna.----Absurdo, plena absurdo! Mi neniam estis kera damo. (Rapide foriras kune kun Marja Antonovna kaj parolas post la scenejo.) Kion ŝi subite imagas! kera damo! Dio scias, kio! (Post ilia foriro malfermiĝas la pordo kaj Miŝka enĵetas tra ĝi balaaĵon. El alia pordo eniras Osip kun valizo sur la kapo.)

3.4.1

Sceno IV.

MIŜKA kaj OSIP.

Osip.---- Kien mi devas porti?

Miŝka.---- Ĉi tien, onkleto, ĉi tien.

Osip.---- Atendu, lasu min antaŭe iom ripozi. Ho ve, malfacila vivo! Kiam la ventro estas malplena, tiam ĉia portaĵo ŝajnas peza.

Miŝka.---- Kio, onkleto, diru: ĉu la generalo baldaŭ venos?

Osip.---- Kia generalo?

Miŝka.---- Nu, via sinjoro.

Osip.---- La sinjoro? sed kia generalo li estas?

Miŝka.---- Ĉu ne generalo?

Osip.---- Generalo, sed de la alia flanko.

Miŝka.---- Kio do? ĉu ĝi estas pli aŭ malpli ol efektiva generalo?

Osip.---- Pli.

Miŝka.---- Ha, vidu! ne senkaŭze oni faris ĉe ni tian tumulton.

Osip.---- Aŭdu, mia kara: mi vidas, ke vi estas lerta knabo, ---- pretigu do tie ion por manĝi!

Miŝka.---- Por vi, onkleto, ankoraŭ nenio estas preta. Simplan manĝon vi ja ne manĝos, sed jen kiam via sinjoro sidiĝos al la tablo, tiam oni ankaŭ por vi donos tiun saman manĝon.

Osip.---- Nu, kaj de simplaj manĝoj kion vi havas?

Miŝka.----Brasikaĵon, kaĉon kaj kukojn.

Osip.---- Donu ilin, la brasikaĵon, kaĉon kaj kukojn! Ne malhelpas, ni ĉion manĝos. Nu, ni portu la valizon! Diru, ĉu tie alia eliro ekzistas?

Miŝka.---- Ekzistas. (Ambaŭ portas la valizon en la flankan ĉambron.)

3.5.1

Sceno V.

Policanoj malfermas la ambaŭ duonojn de la pordo. Eniras ĤLESTAKOV; post li la URBESTRO, poste la KURATORO DE KADUKULEJOJ, INSPEKTORO DE LERNEJOJ, DOBĈINSKIJ, kaj BOBĈINSKIJ, kun plastro sur la nazo. La urbestro montras al la policanoj papereton sur la planko; ili kuras kaj levas ĝin, rapideme puŝante unu alian.

Ĥlestakov.---- Bonaj institucioj. A1 mi plaĉas,ke ĉe vi oni montras al la traveturantoj ĉion en la urbo. En aliaj urboj oni nenion al mi montris.

Urbestro.---- En aliaj urboj, mi kuraĝas raporti al vi, la urbestroj kaj oficistoj zorgas pli pri sia propra utilo, por tiel diri; kaj ĉi tie, ni povas diri, ne ekzistas alia celado krom tio, ke per bonordo kaj zorgemeco ni meritu la atenton de la supra estraro.

Ĥlestakov.---- La matenmanĝo estis tre bona; mi manĝis satege. Ĉu ĉiutage vi havas tian matenmanĝon?

Urbestro.---- Intence por tia agrabla gasto.

Ĥlestakov.---- Mi amas bone manĝi. Oni ja por tio vivas, ke oni deŝiru por si la florojn de la plezuro. Kia estis la nomo de tiu fiŝo?

Artemij Filippoviĉ, allkurante.---- Laberdano, sinjoro.

Ĥlestakov.---- tre bongusta. Kie do ni matenmanĝis? Ŝajnas al mi, ke en la malsanulejo?

Artemij Filippoviĉ.---- Tute vere, en la kadukulejo.

Hlestakov.---- Mi memoras, mi memoras, tie staris litoj. Kaj la malsanuloj saniĝis? Ŝajnas al mi, ke estas tie ne multe da ili.

Artemij Filippoviĉ.---- Restas ĉirkaŭ dek personoj, ne pli; la ceteraj ĉiuj saniĝis. Estas jam tiel aranĝite, tia ordo. De tiu tempo, kiam mi fariĝis estro, ---- ĝi eble ŝajnos al vi eĉ nekredebla, ---- ĉiuj saniĝas kiel muŝoj. Apenaŭ la malsanulo eniris en la malsanulejon, li estas jam sana; kaj ne tiom dank’ al medikamentoj, kiom dank’ al honesteco kaj ordo.

3.5.2

Urbestro.---- Kiel ajn kaprompaj estas, mi kuraĝas raporti, la devoj de urbestro! Tiom da diversaj klopodoj sole pri la pureco, riparado, rebonigado . . . Per unu vorto, la plej saĝa homo estus en granda embaraso, ---- sed, dank’ al Dio, ĉio iras en bona ordo. Alia urbestro, kompreneble, zorgus pri siaj profitoj; sed kredu al mi, eĉ kiam mi kuŝiĝas dormi, mi ĉiam pensas: Dio, mia Sinjoro, kiel aranĝi tiamaniere, ke la estraro vidu mian fervoron kaj estu kontenta? . . . Ĉu ĝi rekompencos aŭ ne, ---- tio ĉi kompreneble dependas de ĝia volo, sed mi almenaŭ estos trankvila en mia koro. Kiam en la urbo ĉio estas en ordo, la stratoj estas balaitaj, la arestitoj estas bone zorgataj, da ebriuloj estas malmulte . . . kion do mi pli bezonas? Per Dio, eĉ honorojn neniajn mi volas. Kompreneble, ili estas allogaj sed en komparo kun virto ĉio estas polvo kaj vantaĵo.
 
Artemij Filippoviĉ, al si mem.---- Vidu la sentaŭgulon, kiel elokvente li pentras!  Donis ja al li Dio tian talenton!
 
Ĥlestakov.---- Ĝi estas vera. Mi konfesas, mi mem amas iafoje filozofii: iafoje per prozo, kaj alian fojon eĉ versetoj elsaltas.
 
Bobĉinskij, al Dobĉinskij.---- Ĝuste, tute ĝuste, Pjotr Ivanoviĉ! Tiaj rimarkoj . . . oni vidas, ke li lernis diversajn sciencojn.
 
Ĥlestakov.---- Diru, mi petas, ĉu ne ekzistas ĉe vi iaj amuzoj, societoj, kie oni povus ekzemple iom ludi kartojn?
 
Urbestro, al si mem.---- Ehe, mi scias, mia kara, kien vi celas! (Laŭte.) Dio nin gardu! Tie ĉi oni eĉ ne konas la nomon de tiaj societoj. Mi kartojn neniam prenis eĉ en la manojn; mi eĉ ne seias, kiel oni ludas tiujn kartojn. Mi neniam povis rigardi ilin trankvilanime, kaj se okazas al mi ekvidi ekzemple ian karoan reĝon aŭ ion similan, tiam atakas min tia abomeno, ke mi simple kraĉas. Unu fojon iel okazis, ke amuzante infanojn, mi faris dometojn el kartoj, ---- poste la tutan nokton mi sonĝis pri ili, la malbenitaj. Ni lasu ilin! Kiel estas eble tiel karan tempon perdi por ili?
 
Luka Lukiĉ, al si mem.---- Kaj de mi li, malnoblulo, elpoentis hieraŭ cent rublojn.
 
Urbestro.---- Ni preferas uzi tiun tempon por utilo de la regno.
 
Ĥlestakov. ---- Nu, ne, vi tamen senkaŭze . . . Ĉio dependas de la flanko, de kiu oni rigardas la aferojn. Se vi ekzemple faras ĉeson tiam, kiam oni devas fleksi de tri anguloj . . . nu, tiam, kompreneble . . . Ne, ne diru; iafoje estas tre alloge iom ludi.

[1] [2] 下一页

世界语阅读Hans-fuŝulo
世界语阅读Estas tute certe
世界语阅读Guto da akvo
世界语阅读Historio de la jaro
世界语阅读Flikilo

世界语阅读:钦差大臣3:https://www.ryedu.net/Article/qtl/201504/43555.html