您现在的位置: 外语爱好者网站 >> 小语种 >> 其他语种 >> 正文

世界语阅读:钦差大臣4

作者:(俄)果…    文章来源:世界语学习网    更新时间:2015/4/21

世界语阅读:钦差大臣4
4.1.2

Artemij Filippoviĉ.---- Atentu, ke li per la poŝto ne forsendu vin ien malproksimen. Aŭskultu: ĉi tiuj aferoj ne tiamaniere estas farataj en bonorda regno. Kial ni tie ĉi estas kvazaŭ tuta eskadrono? Prezenti sin oni devas unuope, kaj sen atestantoj fari . . . nu, kion oni bezonas,---- ke eĉ la oreloj ne aŭdu! Jen tiel oni faras en societo bonorda! Nu, jen vi, Ammos Fjodoroviĉ, komencu la unua.
       
Ammos Fjodoroviĉ.---- Jam pli bone komencu vi! En via institucio la eminenta vizitanto manĝetis panon.

Artemij Filippoviĉ.---- Pli bone estos, se tion faros Luka Lukiĉ, kiel kleriganto de la junularo.

Luka Lukiĉ.---- Mi ne povas, mi ne povas, sinjoroj! Mi konfesas, mi estas tiel edukita, ke kiam ekparolas kun mi persono, kiu havas rangon per unu grado pli altan, mia
animo tuj forkuras kaj mia lango engluiĝas en koton. Ne, sinjoroj, liberigu min, mi petas, liberigu min!

Artemij Filippoviĉ.---- Nu, Ammos Fjodoroviĉ, krom vi ni
neniun havas. Ĉe vi kun ĉiu vorto kvazaŭ Cicerono deflugas de la lango.

Ammos Fjodoroviĉ.---- Nu, nu! Cicerono! Vidu, kion ili elpensis! Se mi ian fojon entuziasmiĝas, parolante pri
doma hundaro aŭ pri ĉashundo. . .

Ĉiuj, sin premas al li.---- Ne, vi ne sole pri hundoj,vi ankaŭ pri la turo de Babelo bonege parolas . . . Ne, Ammos Fjodoroviĉ, ne forlasu nin, estu patro por ni! . . . Ne, Ammos Fjodoroviĉ!

Ammos Fjodoroviĉ.---- Lasu min trankvila, sinjoroj. (Oni
aŭdas paŝadon kaj tusetadon en la ĉambro de Ĥlestakov.
Ĉiuj konkure rapidas al la pordo, sin puŝas kai penas eliri: tiu aŭ alia ricevas ekpremon. Oni aŭdas mallaŭtajn ekkriojn:)

Voĉo de Bobĉinskij. ----Oj, Pjotr Ivanoviĉ, Pjotr Ivanoviĉ,
vi piedpremis mian piedon.

Voĉo de Zemlanika.---- Lasu, sinjoroj,ke mi ne mortu sen pentofaro, ---- vi tute min kunepremis!

(Oni aŭdas ankoraŭ kelkajn ekkriojn: aj! aj! Fine ĉiuj sin elpuŝas kaj la ĉambro restas malplena.)

4.2.1

Sceno II.

ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov, sola, eliras kun postdormaj okuloj.----Ŝajnas al mi, ke mi diligente ronkis. Kie ili prenis tiajn matracojn kaj kusenegojn? Mi eĉ ekŝvitis. Ŝajnas al mi, ke ili hieraŭ ion subŝovis al mi ĉe la matenmanĝo, en la kapo ĝis nun io frapas. Mi vidas, ke tie ĉi oni povas agrable pasigi la tempon. Mi amas gastamecon, kaj mi konfesas, al mi pli plaĉas, ke oni estas kompleza por mi el la pura koro kaj ne pro intereso. Kaj la filino de la urbestro estas tute ne malbela, kaj ankaŭ la patrino estas tia, ke oni povus ankoraŭ . . . Ne, mi ne scias, sed al mi efektive plaĉas tia vivo.

4.3.1

Sceno III.

ĤLESTAKOV kaj AMMOS FJODOROVIĈ.

Ammos Fjodoroviĉ, enirante kaj haltante, al si mem----Dio, mia Dio! elportu min feliĉe; miaj genuoj tute fleksi- ĝas. (Laŭte, streĉinte sin kaj subtenante la spadon per la mano.) Mi havas la honoron prezenti min: juĝisto de la ĉi tiea juĝejo, kolegia asesoro Ljapkin-Tjapkin.

Ĥlestakov.---- Mi petas, sidiĝu. Vi do tie ĉi estas juĝisto?

Ammos Fjodoroviĉ.----De la jaro 1816 mi estis elektita por tri jaroj laŭ la volo de la nobelaro kaj mi daŭrigas mian oficon ĝis la nuna tempo.

Ĥlestakov.---- Estas tamen profita afero esti juĝisto?

Ammos Fjodoroviĉ.----Por tri trijaraj serioj mi estas rekomendita por la ordeno de Vladimiro de kvara grado pro aprobo de la estraro. (Al si mem.) Kaj la mono estas en la pugno, sed la pugno estas tuta en fajro.

Ĥlestakov.----Ha, al mi plaĉas Vladimiro. Jen Anno de la tria grado jam ne tiel plaĉas al mi.

Ammos Fjodoroviĉ, elŝovante iom post iom antaŭen la fermitan pugnon. Al si mem.----Mia Dio! mi ne scias, kie mi sidas! Kvazaŭ brulantaj karboj estas sub mi.

Ĥlestakov.---- Kion vi tie havas en la mano?

Ammos Fjodoroviĉ, konfuziĝinte kaj faligante la banknotojn sur la plankon.---- Nenion, sinjoro.

Ĥlestakov----Kiel nenion? Mi vidas, ke mono elfalis el via mano.

Ammos Fjodoroviĉ, tremante per la tuta korpo.----Tute ne, sinjoro! (Al si mem.) Ho, mia Dio! Jen mi jam estas transdonita al la juĝo! Oni jam alsendis veturileton, por kapti min!

Ĥlestakov, levante la monon.---- Jes, ĝi estas mono.

Ammos Fjodoroviĉ, al si mem---- Nu, ĉio estas finita,----mi pereis.

Ĥlestakov.---- Ĉu vi scias? donu ĝin al mi prunte.

Ammos Fjodoroviĉ, rapide.----Certe, certe . . . kun granda plezuro. (Al si mem.) Nu, pli kuraĝe, pli kuraĝe! Savu min, Sankta Di-patrino!

Ĥlestakov.---- Vidu,mi en la vojo tro multe elspezis: tio kaj alio . . . Cetere, mi el la bieno tuj resendos al vi la monon.

Ammos Fjodoroviĉ.----Ha, mi petas vin, kion vi diras! Jam sen tio ĝi estas tia honoro . . . Kompreneble,per mia malforta povo, per diligenteco kaj fervoro rilate la estraron . . . mi penos meriti . . . (Leviĝas de la seĝo, sin streĉas kaj tenas la manojn laŭlonge de la kruroj.) Mi ne kuraĝas pli tedi vin per mia alestado. Ĉu vi ne donos ian ordonon?

Ĥlestakov.---- Kian ordonon?

Ammos Fjodoroviĉ.----Mi volis diri, ĉu vi ne donos ian ordonon al la ĉi tiea distrikta juĝejo?

Ĥlestakov.----Por kio do? Mi ja nun ĝin tute ne bezonas; ne, nenion. Mi profunde vin dankas.

Ammos Fjodoroviĉ, salutante kaj forirante, al si niem.----Nu, la urbo estas nia!

Ĥlestakov, post la foriro de la juĝisto.----La juĝisto estas bona homo!

4.4.1

Sceno IV.

ĤLESTAKOV kaj la POŜTESTRO, eniras streĉiĝinte,en uniformo, subtenante la spadon.

Poŝtestro.---- Mi havas la honoron min prezenti: poŝtestro, kortega konsilanto Ŝpekin.

Ĥlestakov.---- Ha, mi vin petas! Mi tre amas agrablan societon. Sidiĝu. Vi ja ĉiam tie ĉi loĝas?

Poŝtestro.---- Tute vere.

Ĥlestakov. ---- A1 mi plaĉas la ĉi tiea urbeto. Kompreneble,ĝi ne estas tre multehoma ---- sed tio ĉi ne estas grava. Ĝi ja ne estas ĉefurbo. Ĉu ne vere, ĝi ja ne estas ĉefurbo?

Poŝtestro.---- Absolute vere.

Ĥlestakov.---- Nur en la ĉefurbo ekzistas ja bon-tono kaj ne ekzistas provincaj anseroj. Kia estas via opinio, ĉu ne vere?

Poŝtestro.---- Tute vere. (Al si mem.) Li tamen tute ne estas fiera; pri ĉio li demandas.

Ĥlestakov.---- Kaj tamen ja konfesu, oni ja ankaŭ en malgranda urbeto povas pasigi la vivon feliĉe?

Poŝtestro.---- Tute vere.

Ĥlestakov.---- Laŭ mia opinio, kion oni bezonas? Ni bezonas nur, ke oni nin estimu, sincere amu, ---- ĉu ne vere?

Poŝtestro.---- Tute ĝuste.

Ĥlestakov.---- Mi konfesas, mi ĝojas, ke vi havas tian saman opinion, kiel mi. Oni, kompreneble, nomos min stranga, sed mi havas tian karakteron. (Rigardante al li en la okulojn, diras al si mem.) Nu, mi provu peti de tiu ĉi poŝtestro pruntedonon. (Laŭte.) Kian strangan okazon mi havis: en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne povas doni al mi prunte tricent rublojn?

Poŝtestro.---- Kial do ne? Mi rigardos ĝin kiel la plej grandan feliĉon. Jen, mi petas. E1 la tuta koro mi estas preta servi al vi.

Ĥlestakov.---- Mi vin tre dankas. Kaj mi, mi konfesas, terure ne amas rifuzi al mi ion en la vojaĝo; kaj eĉ por kio tion fari? Ĉu ne vere?

Poŝtestro.---- Tute ĝuste. (Leviĝas, streĉiĝas kaj subtenas la spadon.) Mi ne kuraĝns plu tedi per mia alestado . . . Ĉu vi ne faros ian rimarkigon pri la aferoj de la poŝta administrado?

Ĥlestakov.---- Ne,nenion.

(La poŝtestro salutas kaj foriras.)

Hlestakov, ekfumante cigaredon.---- La poŝtestro, ŝajnas al mi, estas ankaŭ tre bona homo; almenaŭ komplezema li estas. Mi amas tiajn homojn.

4.5.1

Sceno V.
 

ĤLESTAKOV kaj LUKA LUKIĈ, kiu estas preskaŭ enpuŝata tra la pordo. Post li oni aŭdas voĉon preskaŭ laŭte:“Kion vi timas? ”
 

Luka Lukiĉ, streĉiĝante kun tremo kaj subtenante la spadon.----Mi havas la honoron min prezenti: inspektoro de lernejoj, titola konsilanto Ĥlopov.
 

Ĥlestakov.---- Ha, mi petas! Sidiĝu, sidiĝu! Ĉu vi  ne deziras cigaredon? (Donas al li cigaredon.)
 

Luka Lukiĉ, al si mem, ŝanceliĝante.---- Jen vi havas! Tion ĉi mi jam tute ne atendis. Ĉu preni aŭ ne preni?
 

Ĥlestakov.---- Prenu, prenu; ĝi estas bona cigaredo. Kompreneble, ne tia kiel en Peterburgo. Tie, mia sinjoro, mi fumadis cigaredojn po dudek-kvin rubloj por cento----oni poste simple kisas al si la manon, kiam oni ĝin elfumis. Jen estas fajro, ekfumu. (Donas al li kandelon.)
 

Luka Lukiĉ, provas ekfumi kaj tute tremas.

Ĥlestakov.---- Sed ne de tiu ĉi fino!
 

Luka Lukiĉ, de timo elfaligas la cigaredon, ekkraĉas kaj, svinginte per la mano, diras al si mein.---- La diablo ĉion prenu! pereigis la malbenita timemeco!
 

Ĥlestakov.---- Mi vidas, vi ne estas amanto de cigaredoj. Kaj mi konfesas, ili estas mia malforta flanko. Jen ankaŭ rilate la virinan sekson, mi neniel povas esti indiferenta. Kiel vi? Kiaj pli plaĉas al vi - brunulinoj aŭ blondulinoj?
 

Luka Lukiĉ, estas en plena embaraso, kion li devas respondi.

Ĥlestakov.---- Ne, diru malkaŝe: brunulinoj aŭ blondulinoj?
 

Luka Lukiĉ.---- Mi ne kuraĝas scii.

Ĥlestakov.---- Ne, ne, ne elturnu vin! Mi volas nepre ekscii vian guston.

Luka Lukiĉ.---- Mi kuraĝas raporti . . . (Al si mem.) Nu, mi mem ne scias, kion mi parolas.

Ĥlestakov.---- Ha, ha! Vi ne volas diri. Certe jam ia brunulino enbatis al vi najleton. Konfesu, ŝi enbatis?

Luka Lukiĉ, silentas.

Ĥlestakov.---- Ha, ha? Vi ruĝiĝis! Vi vidas, vi vidas! Kial do vi ne parolas?

Luka Lukiĉ.---- Mi timiĝis. Via moŝ . . . ekscel . . . prin . . . (Al si mem.) Vendis min la malbenita lango, vendis!

Ĥlestakov.---- Vi timiĝis? En miaj okuloj efektive estas io, kio inspiras senkuraĝecon. Almenaŭ mi scias, ke neniu virino povas ilin elteni, ĉu ne vere?

Luka Lukiĉ.---- Tute vere.

Ĥlestakov.---- Jen stranga okazo min trafis: en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne povas doni al mi prunte tricent rublojn?

Luka Lukiĉ,kaptante sian poŝon,al si mem. - Nun estos bela afero,se mi ne havas! Estas,estas! (Elprenas kaj donas tremante la banknotojn.)

Ĥlcstakov.---- Mi dankas vin humile.
 

Luka Lukiĉ, streĉiĝante kaj subtenante la spadon.---- Mi ne kuraĝas plu tedi per mia alestado.
 

Ĥlestakov.---- Adiaŭ.

Luka Lukiĉ, elkuras rapide kaj diras al si mem.---- Nu, dank’al Dio! Eble li ne enrigardos en la klasojn.

4.6.1

Sceno VI.

ĤLESTAKOV kaj ARTEMIJ FILIPPOVlĈ,
streĉiĝinte kaj subtenante la spadon.

Artemij Filippoviĉ.----Mi havas la honoron min prezenti: kuratoro de kadukulejoj, kortega konsilanto Zemlanika.

Ĥlestakov.---- Bonan tagon, mi petas vin, volu sidiĝi.

Artemij Filippoviĉ.----Mi havis la honoron akompani vin kaj akcepti vin persone en la kadukulejoj konfiditaj al mia administrado.

Ĥlestakov.----Ha, jes! mi memoras. Vi tre bone nin regalis per matenmanĝo.

Artemij Filippoviĉ.----Mi ĉiam estas preta fervori en servado al la patrujo.

Ĥlestakov.----Mi konfesas, ke ĝi estas mia malforta flanko, ----mi amas bonan kuirejon. Diru, mi petas, ŝajnas al mi, kvazaŭ hieraŭ vi estis de iom pli malalta kresko, ĉu ne vere?

Artemij Filippoviĉ.----Tre povas esti. (Post kelka silento.) Mi povas diri, ke mi nenion domaĝas kaj mi fervore plenumas mian servadon. (Alŝovas sin pli proksime kun sia seĝo kaj parolas mallaŭte.) Jen la ĉi tiea poŝtestro absolute nenion faras; ĉiuj aferoj estas en granda malordo: la sendaĵoj estas retenataj . . . volu mem intence esplori. Ankaŭ la juĝisto, kiu ĵus estis antaŭ mia veno, okupas sin nur per ĉasado de leporoj, en la oficejoj li tenas hundojn, kaj lia konduto, se mi devas konfesi antaŭ vi, ----kompreneble, pro la utilo de la patrujo, mi devas tion ĉi fari, kvankam li estas mia parenco kaj amiko, ----lia konduto estas la plej kondamninda. Ekzistas tie ĉi unu bienhavanto Dobĉinskij, kiun plaĉis al vi vidi; kaj apenaŭ tiu ĉi Dobĉinskij ien eliras el la domo, la juĝisto jam tie sidas ĉe lia edzino, mi povas ĵuri . . . kaj intence rigardu la infanojn: neniu el ili similas Dobĉinskij-n, sed ĉiuj, eĉ la malgranda knabineto, estas veraj portretoj de la juĝisto.

Ĥlestakov.----Kion mi aŭdas! kaj mi neniel pensus, ke tiel estas.

Artemij Filippoviĉ.----Jen ankaŭ la inspektoro de la ĉi tiea lernejo ... Mi ne scias, kiel la estraro povis konfidi al li tian oficon: li estas pli malbona ol jakobeno, kaj li inspiras al la junularo tiajn malbontendencajn regulojn, ke estas eĉ malfacile tion ĉi esprimi. Ĉu vi ne ordonos, mi ĉion tion ĉi raportos pli bone sur papero?

Ĥlestakov.----Bone, vi povas raporti eĉ sur papero. A1 mi estos tre agrable. Mi iom amas en enua tempo tralegi iom amuzan . . . Kiel estas via nomo? Mi ĉiam forgesas.

Artemij Filippoviĉ.---- Zemlanika.

Ĥlestakov.----Ha jes! Zemlanika. Kaj kiel, diru, mi petas, ĉu vi havas infanetojn?

Artemij Filippoviĉ.----Sendube! kvin; du estas jam grandaĝaj.

Ĥlestakov.---- Ha, grandaĝaj! Kaj kiel ili ... kiel ili tion? . . .

Artemij Filippoviĉ.----Tio estas, ĉu ne plaĉas al vi demandi, kiel oni ilin nomas?

Ĥlestakov.---- Jes, kiel oni ilin nomas?

Artemij Filippoviĉ.----Nikolao, Ivano, Elizabeto, Mario kaj Perpetuo.

Ĥlestakov.- Tre bone.

Artemij Filippoviĉ.----Mi ne kuraĝas tedi per mia alestado, forpreni tempon, destinitan por sanktaj devoj . . . (Salutas kaj intencas foriri.)

Ĥlestakov, akompanante.----Ne, nenion malhelpas. Ĝi ĉio estas tre ridinda, kion vi parolis. Mi petas vin, ankaŭ en alia tempo . . . Mi tion ĉi tre amas. (Reiras kaj malferminte la pordon, krias al la foririnto.)  He, vi! kiel oni vin . . . mi ĉiam forgesas, kiel estas via nomo kaj patronomo.

Artemij Filippoviĉ.---- Artemij Filippoviĉ.

Ĥlestakov.----Estu tiel bona, Artemij Filippoviĉ. Stranga okazo min trafis:en la vojo mi elspezis mian tutan monon. Ĉu vi ne havas iom da mono por pruntedoni al mi, ekzemple kvarcent rublojn?

Artemij Filippoviĉ.---- Mi havas.

Ĥlestakov.---- Ha, kiel bonokaze. Mi humile vin dankas.

4.7.1.

Sceno VII.
ĤLESTAKOV, BOBĈINSKIJ kaj DOBĈlNSKIJ.
Bobĉinskij.- Mi havas la honoron prezenti min: loĝanto de la ĉi tiea urbo, Pjotr, filo de Ivano, Bobĉinskij.
Dobĉinskij.- Bienhavanto Pjotr, filo de Ivano, Dobĉinskij.
Ĥlestakov.- Ha. sed mi vin jam vidis. Ŝajnas al mi, ke vi tiam falis? Nu, kiel fartas via nazo?
Bobĉinskij.- Dank’al Dio! Ne volu maltrankviliĝi: ĝi kovriĝis, tute kovriĝis.
Ĥlestakov.- Estas bone, ke ĝi kovriĝis. Mi ĝojas . . . (Subite kaj abrupte.) Monon vi ne havas?
Dobĉinskij.- Monon? Kiel monon?
Ĥlestakov.- Pruntedoni ekzemple mil rublojn.
Bobĉinskij.- Tian sumon, per Dio, mi ne havas. Ĉu ne havas vi, Pjotr Ivanoviĉ?
Dobĉinskij.- Kun mi, mi ne havas, ĉar mia mono, se vi scias, estas deponita en la oficejo de la komuna prizorgado.
Ĥfilestakov.- Nu, se vi ne havas mil, mi petas cent rublojn.
Bobĉinskij, serĉante en la poŝoj.- Ĉu vi, Pjotr Ivanoviĉ, ne havas cent rublojn? Mi havas nur kvardek per banknotoj.
Dobĉinskij, rigardante en la paperujon.- Mi havas entute nur dudek-kvin rublojn.
Bobĉinskij.- Sed vi serĉu pli bone, Pjotr Ivanoviĉ! Mi scias, vi havas tie en la poŝo de la dekstra flanko traŝiron, kaj la mono kredeble iel enfalis en la traŝiron.
Dobĉinskij.- Ne, kredu al rni, ankaŭ en la traŝiro ne estas.
Ĥlestakov.- Nu, tute egale. Mi ja nur simple tiel diris. Bone, estu sesdek-kvin rubloj . . . Tute egale. (Li prenas la monon.)
Dobĉinskij.- Mi kuraĝas peti vin pri unu tre delikata cirkonstanco.
Ĥlestakov.- Pri kio?
Dobĉinskij.- Afero de tre delikata eco:mia plej maljuna filo,
      volu vidi, estas naskita de mi ankoraŭ antaŭ la edziĝo.
Ĥlestakov.- Jes?

 

4.7.2

Dobĉinskij.----Tio estas, oni nur tiel diras, sed efektive mi naskis lin tute tiel kvazaŭ en edzeco, kaj ĉion tion mi poste dece fortikigis per leĝa ligo de edzeco. Sekve, volu vidi, mi volas, ke li nun estu jam tute, tio estas mia leĝa filo, kaj ke li estu nomata tiel, kiel mi, Dobĉinskij.

Ĥlestakov.---- Bone, li estu nomata; mi konsentas.

Dobĉinskij.----Mi eĉ ne maltrankviligus vin, sed estas domaĝe pro liaj kapabloj. La bubo estas tia . . . li donas grandajn esperojn: parkere li rakontas diversajn versaĵojn, kaj se li ie trovas tranĉileton, li tuj faras malgrandan droŝketon tiel arte, kiel artifikisto. Jen ankaŭ Pjotr Ivanoviĉ scias.

Bobĉinskij.---- Jes, grandajn kapablojn li havas.

Ĥlestakov.----Bone, bone! Mi zorgos pri tio ĉi, mi parolos . . . mi esperas ... ĉio ĉi tio estos farita, jes, jes . . . (Turnante sin al Bobĉinskij.) Ĉu vi ne havas ankaŭ ion por diri al mi?

Bobĉinskij.---- Certe, mi havas tre humilegan peton.

Ĥlestakov.---- Nome kion, pri kio?

Bobĉinskij.----Mi petas vin plej humile, kiam vi veturos Peterburgon, diru tie al ĉiuj diversaj eminentuloj, senatanoj kaj admiraloj, ke jen via Ekscelenco, aŭ Princa Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij. Simple tiel diru: loĝas Pjoir Ivanoviĉ Bobĉinskij.

Ĥlestakov.---- Tre bone.

Bobĉinskij.----Kaj se iel vi havos okazon al la regnestro, tiam vi ankaŭ al la regnestro diru, ke jen via Imperiestra Moŝto, en tiu kaj tiu urbo loĝas Pjotr Ivanoviĉ Bobĉinskij.

Hlestakov.---- Tre bone.

Dobĉinskij.----Pardonu, ke ni tiel tedis vin per nia alestado.

Bobĉinskij.----Pardonu, ke ni tiel tedis vin per nia alestado.

Ĥlestakov.----Nenio grava, nenio grava! A1 mi estas tre agrable. (Elakompanas ilin.)


4.8.1

Sceno VIII.

ĤLESTAKOV, sola.

Ĥlestakov, sola.---- Tie ĉi estas multe da oficistoj. Ŝajnas al mi tamen, ke ili min prenas por regna homo. Kredeble mi hieraŭ ekŝutis al ili iom da polvo en la okulojn. Kia malsaĝularo! Mi ekskribos pri ĉio al Trjapiĉkin en Peterburgo: li skribadas artikoletojn, ----- nu, li ilin bone prifrapu per la plumo. He, Osip, donu al mi paperon kaj inkon! (Osip enrigardas tra la pordo kaj diras: “Tuj”) Kaj certe, se iu trafos sur la denton de Trjapiĉkin, ---- tiam gardu vin: pro sprita vorto li eĉ propran patron ne indulgus, kaj monon li ankaŭ amas. Cetere, ĉi tiuj oficistoj estas bonaj homoj; ĝi estas de ilia flanko bona trajto, ke ili donis al mi prunte. Mi intence trarigardos. kiom da mono mi havas. Jen de la juĝisto tricent; jen de la poŝtestro tricent, seseent, sepcent, okcent ... ---- Kia malpura banknoto! ---- okcent,naŭcent . . . Oho! transpaŝas milon . . . Nu, venu nun, kapitano, mi volus vin trafi nun! ni rigardu, kiu kiun batos!

4.9.1
 

Sceno IX

ĤLESTAKOV kaj OSIP, kun inko kaj papero.

Ĥlestakov.---- Nu, kiel? vi vidas, malsaĝulo, kiel oni min regalas kaj akceptas? (Komencas skribi.)

Osip.---- Jes, dank’al Dio. Sed vi scias, Ivan Aleksandroviĉ, kion mi diros al vi?

Ĥlestakov.---- Kion do?

Osip.---- Forveturu de ĉi tie! Per Dio, estas jam tempo.

Hlestakov, skribas.---- Jen sensencaĵo! Por kio?

Osip.---- Iale. Lasu ilin ĉiujn al Dio! Vi amuziĝis tie ĉi du tagojn, ---- nu, estas sufiĉe. Por kio ligiĝi kun ili por longe? Kraĉu sur ilin! Oni ne povas antaŭvidi: eble iu alia alveturos . . . Per Dio, Ivan Aleksandroviĉ! Kaj ĉevalojn ili tie ĉi havas tre bonajn, ---- ni tiel bonege ekruliĝus!...

Ĥlestakov, skribas.---- Ne, mi volas ankoraŭ iom loĝi ĉi tie. Ni lasu ĝis morgaŭ.

Osip.---- Kial morgaŭ! Per Dio, ni forveturu, Ivan Alek- sandroviĉ! Kvankam oni akceptas vin kun grandaj honoroj, tamen vidu, estas pli bone forveturi plej baldaŭe; kredu al mi, oni ja prenis vin por iu alia . . . Kaj ankaŭ la patro koleros, ke vi tiel longe restis en la vojo. Kredu al mi, ni ja tiel bonege ekruliĝus! Kaj ĉevalojn oni donus tie ĉi bonegajn.

Ĥlestakov, skribas.---- Nu, bone. Forportu nur antaŭe tiun ĉi leteron; se vi volas, prenu samtempe ankaŭ poŝtoveturan bileton. Sed por tio rigardu, ke la ĉevaloj estu bonaj! A1 la veturigistoj diru, ke mi donados po rublo, ke ili ruligu min kiel kortegan kurieron kaj ili kantu kantojn! (Daŭrigas skribi.) Mi prezentas al mi, Trjapiĉkin mortos de ridado . . .

Osip.---- Mi sendos, sinjoro, la leteron per ĉi tiea servanto, kaj mi mem pli bone enpakos viajn aĵojn, por ke tempo ne estu vane perdata.

Ĥlestakov, skribas.---- Bone, alportu nur kandelon.

Osip, eliras kaj parolas malantaŭ la scenejo.


4.9.2

Osip, eliras kaj parolas malantaŭ la scenejo.---- He, aŭskultu, mia kara! Forportu la leteron al la poŝto kaj diru al la poŝtestro, ke li akceptu sen mono, kaj diru, ke oni tuj alvenigu al la sinjoro la plej bonan triĉevalan veturilon, kurieran; kaj la koston de veturado, diru, la sinjoro ne pagas: la veturado, diru,estas regnokasa. Kaj ke ĉio fariĝu plej rapide, ĉar alie, diru, la sinjoro koleros. Atendu, ankoraŭ la letero ne estas preta.

Ĥlestakov, daŭrigas skribi.---- Estus interese scii, kie Ii nun loĝas ---- en la strato Poŝtoficeja aŭ en la Goroĥova? Li ja ankaŭ amas ofte ŝanĝi la loĝejojn kaj ne pagi. Mi adresos divenprove strato Poŝtoficeja. (Faldas la leteron kaj surskribas.)

Osip, alportas kandelon, Ĥlestakov sigelas. Oni aŭdas la voĉon de Derĵimorda: “---- Kien vi vin ŝovas, barbulo? Oni diras al vi, ke estas ordonite neniun lasi!”
 
Ĥlestakov, donas al Osip la leteron.---- Prenu, forportu.

Voĉoj de komercistoj.---- Lasu nin, nia kara! Vi ne povas ne lasi: ni venis pro serioza afero.

Voĉo de Derĵimorda.---- For, for! Li ne akceptas, Li dormas. (La bruo pligrandiĝas.)

Ĥlestakov.---- Kio tie estas, Osip? Rigardu, pro kio estas la bruo.

Osip, rigardante tra la fenestro.---- Iaj komercistoj volas eniri,sed la policano ilin ne lasas. lli svingas per paperoj: kredeble ili vin volas vidi.

Ĥlestakov, dirante al la fenestro.---- Kion vi deziras, miaj karaj?

Voĉo de komercistoj.---- A1 via afabla moŝto ni volas nin turni. Ordonu, reganto nia, akcepti petoskribon.

Ĥlestakov.---- Enlasu ilin, enlasu! Ili venu. Osip, diru al ili, ke ili venu. (Osip foriras.)

Ĥlestakov, akceptas tra la fenestro petoskribojn, disvolvas unu el ili kaj legas.---- “A1 lia altamoŝta ekscelenca moŝta sinjoro financestro, de la komercisto Abdulin . . .”Diablo scias, kion li skribis: eĉ ne ekzistas tia titolo!

世界语阅读Hans-fuŝulo
世界语阅读Estas tute certe
世界语阅读Guto da akvo
世界语阅读Historio de la jaro
世界语阅读Flikilo

世界语阅读:钦差大臣4:https://www.ryedu.net/Article/qtl/201504/43556.html